Miaj materialoj por lerni Esperanto.

240323

Hodiaŭ mi ŝatus rakonti al vi pri miaj lernomaterialoj, kiujn mi uzis, kiam mi eklernis Esperanton.

En 2014 ĉirkaŭ fino de la jaro, mi promenis en la universitata bibloteko. Mi simple estas persono, kiu ŝatas librojn, ĉefe ne ordinaraj libroj. Iutage, mi promenis tie. Mi kvazaŭ hazarde trovis lernolibron. Tiu lernolibro kompreneble estis lernolibro de Esperanto. La titolo de la lernolibro estas Esperanto per rekta metodo. Mi trovis ĝin stranga lingvo, kaj samtempe interesa. Mi tuj fotokopiis la lernolibron, kaj apartmente studis. Kaj poste mi renkontiĝis kun vivanta Esperanto-parolanto el Japanio, tiel kun li mi pli kaj pli memoris vortojn kaj aliajn gramatikaĵojn. (pri tio, mi plu rakontos en alia paĝo)